
Zo by słownik wočinił, klikń na tłóčatko horjeka. Pokiwy, kak móžeš słownik wužiwać, namakaš na stronach pomocy.
“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”
Pomoc: * ? Wjace....
"Bildoj kaj demandoj" estas rektmetoda kurso por komencantoj de Esperanto. "Rektmetoda" signifas ke nur la lernata lingvo, ĉi-kaze Esperanto, estas uzata en la kurso. Tiel oni tuj ekuzas la lingvon kaj ĝi eniras la menson profunde. La rekta metodo ne taŭgas por ĉiuj, sed tamen jes por multaj. Provu mem kaj vidu ĉu vi ŝatos la metodon kaj la kurson!
Funkcias tiel ke vi unue vidos kelkajn bildojn kun klarigoj, ĉe kiuj gravas ke vi aparte atentu pri la grasaj vortoj aŭ vortopartoj. Post kelkaj bildoj kun klarigoj, venos bildoj kun demandoj pri la ĵus montritaj aferoj. Al la demandoj respondos vi mem, por ekzerci la ĵus lernitajn vortojn kaj gramatik-elementojn. Tiel pluiras: unue aperas bildoj kun klarigoj, poste bildoj kun demandoj, ĝis estos tempo por malgranda testo. La testoj helpos vin scii ĉu vi estas preta daŭrigi la kurson aŭ ĉu vi devus unue iom ripeti la antaŭajn partojn. Se vi havos pli ol 10 korektajn respondojn el la eblaj 15, vi povos daŭrigi la kurson. Se vi havos 10 aŭ malpli, ni rekomendas ke vi ripetu la jam faritajn partojn antaŭ ol daŭrigi.
En la kurso aperos kelkaj vortoj sen antaŭaj klarigoj, pro tio ni donas iliajn tradukojn ĉi tie:
estas por elŝuti la sonon
estas por aŭskulti la sonon per la son-ludigilo(La kurson kreis Hokan LUNDBERG. Helen CLAESSON desegnis la bildojn. Arono CHAPMAN registris la sonon.)
Ekde nun preskaŭ ĉio estos en la internacia lingvo Esperanto, sukceson! 
Alklaku la apudan sageton por komenci la kurson.