Přizjewić so

Spomjatkuj sej mje

SŁOWNIK VORTARO*

Zo by słownik wočinił, klikń na tłóčatko horjeka. Pokiwy, kak móžeš słownik wužiwać, namakaš na stronach pomocy.

>“La Vortaro”Pilger: “BER”Bick: “Esperanto-dansk”>

Pomoc: * ? Wjace....

CHAT TUJMESAĜILO*

Z tutym chatowym programom móžeš z druhimi wužiwarjemi z lernu! bjesadować. Zo by powěstnik startował, klikń na jedne z tłóčatkow horjeka. Dalše informacije namakaš na "stronach pomocy".

Pomoc * *

Přełožk tutoho dźěla lernu! w tutej rěči aktualny njeje.
Slědowace rěčne wersije su aktualne: eo ar bg cs el en es fa fi fr he hu it ja ko nl no pl pt sk sl sv uk zh-cn zh-tw
/ Kursy / Zawodne /

La puzlo Esperanto

Jen kurso kiu prezentas la ĉefajn lingvoelementojn de Esperanto kaj helpas al vi kompreni kiel uzi ilin por kunmeti frazojn. (Per "lingvoelementoj" ni celas vortojn kaj vortopartojn.)

Krei frazon en Esperanto fakte iom similas al kunmeti puzlon. Oni havas certajn "puzlerojn" (la lingvoelementojn) kiujn oni devas detale ekzameni por kompreni kiel kunmeti ilin kaj konstrui ion sencohavan.

Tiu ĉi kurso emfazas kunmetadon de Esperanto-vortoj, kiu iom malsimilas al kunmetado de vortoj en aliaj lingvoj. Komence povas sentiĝi iom strange krei vortojn kiel ekzemple "leg/em/ul/o" (= persono kiu ŝatas legi) kaj "mal/ferm/it/a" (=malfermita). Sed iom post iom vi rimarkos kiom genia estas la kunmeta sistemo de "Lingvo Internacia".

La ĉefa paĝo de la kurso konsistas el:

  • Grupigitaj lingvoelementoj
  • Kadro en kiu okazas aŭ montrado de elementoj aŭ via kunmetado

Se vi ne vidas ĉiujn lingvoelementojn sur via ekrano, ŝanĝu la tekstograndecon en via retumilo. (Ekz. en Esplorilo: Vido / Tekstogrando / Malpli granda)

La kurso plej bone funkcias en la retumiloj Fajrovulpo 1.5+ kaj Esplorilo 7.

La lingvoelementoj povas flugi (en demonstroj) kaj estas alklakeblaj (en ekzercoj). Se vi metas la musmontrilon super lingvoelementon aŭ gruptitolon, aperas mallonga klarigo pri ĝi.

La kurso konsistas el 40 lecionoj, unu leciono montras kelkajn lingvoelementojn kaj ankaŭ ekzercas vin pri ili.

Sukcesan puzladon!



Elementy rěče 

(La kurson kreis Hokan Lundberg kaj Bertilo Wennergren.)